How to Say 'Bearded' in Esperanto | Meaning & Pronunciation

How to say "Bearded" in Esperanto

🗣️ Translation & Context: Looking for the exact meaning, translation, or pronunciation of 'Bearded' in Esperanto? Memorizing flat dictionary definitions is slow. Read the English to Esperanto examples below, check your pronunciation with the native audio, and play the interactive games to master it instantly.

📚 Real-World Context Examples

🔗 Analyze full phrase
Matene de la 28-a de januaro de 2022, dum mi manĝis mian picon kaj trinkis mian glacian teon en la picejo, rigardante tra la flanka fenestro, mi povis vidi belan barbulon en oranĝa laborista supertuto.
🔗 Analyze full phrase
Matene de la 21-a de februaro de 2022, survoje al la picejo, mi vidis fortikan barbulon en nigra, dum li pumpis pneŭon de sia aŭto ĉe la benzinstacio. En la kafejo, estis brunaj viroj. Mi trinkis malvarman pistakan kaflaktaĵon per avenlakto.
🔗 Analyze full phrase
Dum la mateno de la 2-a de februaro de 2022, en la picejo, estis du viroj: Sinjoro Animisto, kiu portis flavan laboristan ĉemizon kaj nigran pantalonon, aspektis kiel bela barbhava indiano. Sinjoro Budaisto kun razita kapo estis alta en nigra vesto.
🔗 Analyze full phrase
Post la dekunua matene de la 18-a de februaro de 2022, mi manĝis kaj trinkis en la picejo. Kelkaj klientoj eniris. Rimarkinda estis juna malhelhara longhara barbulo kun malhelverda jako, blua ĝinzo, kaj ruĝaj kurŝuoj. Eniris knabo kaj lia paĉjo, rondkapa korpulenteta muskolforta viro en nigra T-ĉemizo kaj griza rugbea pantalono.
🔗 Analyze full phrase
Posttagmeze de la 11-a de februaro de 2022, mi trinkis nigran glacian teon en la kafejo, kiu estis plena de starantaj studentoj. Estis filipinaninoj ĉe du malsamaj tabloj. Fortika barbhava ruĝharulo en griza mendis kafon. Grandkorpa hispanlingvano eniris por uzi la lavĉambron. Poste, mi estis la unua kliento en tute nova bobelteo-butiko proksime, kie mi mendis taro-avenlaktan glacian teon kaj mirtelan fromaĝan dorajakion.
🔗 Analyze full phrase
Matene de la pluvanta 30-a de januaro de 2022, ĉe la kafejo, mi trinkadis mian glacian nigran teon. Mia amiko Don marŝis al antaŭa tablo, dum ni diskutis pri lia elektroniklibrolegilo, kiun li havas dum pli ol dek jaroj. Mi havas similan aparaton. Poste, bela nigrahara barbulo, eble arabo, alproksimiĝis al la vendotablo. Li portis nigran T-ĉemizon kaj grizan rugbean pantalonon. Li havis tre harplenajn brakojn. Poste, mi iris al la picejo.
🔗 Analyze full phrase
En la picejo dum la posttagmezo de la 31-a de januaro de 2022, mi aŭdis la muskolan barbhavan posedanton parolante en sia poŝtelefono, dum li manĝis picon. Li parolis per la tamila. Mi diris al li, ke mi ŝatas tiel, kiel la kursiva skribaĵo aspektas. Li diris, ke la vero estas, ke li naskiĝis kaj kreskis en Kanado kaj li ne povas legi aŭ skribi tamile. Mi diris, ke estas bone, ke liaj gepatroj de Srilanko kulture instigis trapasi la tamilan al la venonta generacio, almenaŭ, buŝe kaj orele. Lia familio estas hindua.
🔗 Analyze full phrase
Roberto estis barbhava nigrahara juda estro en la japana programara firmao. Li prezentis min en la firmaon. Li incitetis min pri ŝato manĝi buntajn kremaĵojn tie en Tokio. Ni kune ŝatis piediri tra la misteraj, sed fascinaj stratetoj tie. Bedaŭrinde, li mallongigis sian laborperiodon, ĉar li devis reiri al Vaŝingtonio por geedziĝi kun sia ĉina amatino. Mi ĉeestis lian geedziĝon en Seatlo. Mi alvenis iom malfrue, ĉar mi mistaksis la tempon por alveni tien veturante de la BK-limo. Roberto aĉetis tute novan domon.
🔗 Analyze full phrase
Dum la sunbrila posttagmezo de la 24-a de februaro de 2022, survoje al la kafejo, mi vidis la barbulon Brian antaŭ la drinkejo, dum li parolis pri pucino kun lardo servata ene de la establaĵo. En la kafejo, mi trinkis mian kutiman glacian nigran teon. Estis belaj viroj en verda kaj nigra, aŭ en griza, aŭ en nigra. Estis multaj studentoj. Paro da knabinoj portis multkolorajn florojn. Hans la nederlanda astronomiŝatanto parolis pri la daŭra politiko kun la rusa invado de Ukrainio. Hazarde tra la kafejo trapasis familio de ruslingvaj eŭrazianoj ĵus el la barbirejo, posedata de mezorientano. La kafeja etoso ne estis ekzakte kiel en Dek Antaŭen, la skipo-salono en la franĉizo Stela Vojaĝo.
🔗 Analyze full phrase
Post la deka matene de la 4-a de marto de 2022, sur Lulu-insulo, survoje al la picejo, mi prenis la longan vojon tra la lerneja ludejo kaj kampo, kaj mi sidis en la belvedereto, dum mi rigardis la grizĉielan vidon. Post tagmanĝo, sunbrile tiam, mi iris al la kafejo por glacia nigra teo. Estis oldaj rusaj viroj, eble kun iomete da huna aŭ alia mongoloida deveno. Bela mezalta malhelhara barbulo en armeverda pantalono atendis en la vico. Kiel gravuritaj aŭ skulptitaj tra lia malpeza svetero en helgriza estis liaj cicoj kaj streĉitaj muskoloj. Ĉe mia tablo, bruna studento sidiĝis por manĝi nigran skatolon da suŝioj per manĝbastonetoj kaj trinki ruĝan ladskatolon da nigra kolao. Ĉirkaŭe staris multaj multrasaj studentoj.
🔗 Analyze full phrase
Ĉi tiun sunbrilan bluĉielan matenon de la 24-a de junio de 2022, mi vidis la barbhavan danon-francon Miĥaelo portantan bluĉemizon, laŭ najbareja aleo sur Lulu-insulo. Ni parolis pri usona politiko kaj la penetra nescio en la homaro. Mi ĉagrene menciis, "Plejmulto de la homaro ne estas bonkvalita." Ni parolis pri vojaĝoj ĉirkaŭ ĉi tiu mondo, ĉar mi diris, ke mi vojaĝis tra Azio, Afriko, Eŭropo, Nordameriko, kaj Latinameriko. Frapa parto de nia konversacio temis pri mia egipta ekskurso. Mia frua celo en la vivo estis vidi la Grandajn Piramidojn, kion mi sukcesis fari en miaj dudekaj jaroj. Egiptio estis kiel malsama planedo, kun malnovaj francaj koloniaj konstruaĵoj kaj multjarmilaj ruinoj. La ĉielo estis profunde blua super la dezerto. Miĥaelo menciis, "Tial ĝi estas nomita la Malhela Kontinento..."
🔗 Analyze full phrase
Antaŭ la tagiĝo de la 6-a de marto de 2022, mi promenis en la mallumo al la angula facilbutiko por aĉeti du ladskatolojn da tajaj tetrinkaĵoj, du paketojn da tujpretaj nudeloj, kaj sakon da frititaj porkŝeloj. Mi trinkis la oranĝbrunajn tajajn tetrinkaĵojn ekster la vendejo. Dum mi hejmen iris, en la mallumo, aŭto haltis, kaj pasaĝero eliris por urini, kaj poste li saltis reen en aŭton, kaj poste la aŭto fuĝis. Dum la sunbrila mateno, mi piediris al la kafejo por trinki glacian nigran teon kaj bananpanon. Atendante sian kafmendon, estis alta barbulo, ne maldika, kun ruĝbruna hararo, kun nigra molĉapo, nigra kunmanika ĉemizo, nigra pantalono, kaj brunaj sandaloj. Profitante la printempeskan veteron ĉi tie sur Lulu-insulo, mi enriskiĝis trian fojon promenadi antaŭ tagmezo, al la picejo por pictranĉaĵo kaj malvarma dieta kolao. Survoje al la picejo, mi mansvingis al Gurpreet la siko ĉe la benzinstacio. Eŭrazia knabino en malhel-blu-griza jako, griz-nigra pantalono, kaj blanka malpeza svetero eniris en la picejon por mendi picon. Sur la granda ekrano estis korbopilka ludo en progreso. Dum mi hejmen iris, biciklanta orienta viro en verda jako kaj griza sporta pantalono haltis meze de la strateto.

🔗 Related Vocabulary

🕹️ Memory Practice Games

Choose a tool below to test your knowledge of this translation.

🗂️ Active Recall Cards

Review the context list. Guess the translation before you flip.

Loading... ...

⌨️ Spelling Challenge

Listen to the audio and type the exact word you hear.

"Loading..."

📝 Mastery Quiz

🔥 Streak: 0

Loading...

🎯 Match the Pairs

Clear the board by correctly matching translation pairs.

📱 Interactive Video Lessons

Click a lesson below to listen and practice.

▶️
@LingoLion
Learn "Bearded"
▶️
@LingoLion
Context & Usage
▶️
@LingoLion
Pronunciation Guide
▶️
@LingoLion
Native Speaking Practice

🎧 Rapid Drill Mode

Initializing...
Speed: 1.0x