🗣️ Translation & Context: Looking for the exact meaning, translation, or pronunciation of 'Bowing' in Esperanto? Memorizing flat dictionary definitions is slow. Read the English to Esperanto examples below, check your pronunciation with the native audio, and play the interactive games to master it instantly.
Ankoraŭ provante simpligi mian tagon posttagmeze de la 26-a de februaro de 2022, mi iris al la picejo, kaj survoje estis miaj grekkipraj najbaroj Nikki la patrino kaj Georgo la filo, kiu ĵus komencis fumi. Mi diris, ke li povus preni aliajn "kutimojn". Poste la konversacio ŝanĝiĝis al la temo de meksika kuirarto kaj ĝia kaŝata vario. Mi havis picon kaj dietan nigran eferveskaĵon ĉe la picejo, kie estis kelkaj sud-azianoj, kiel klientoj kaj vendisto, kaj ankaŭ Koknej-akĉentata blankulo. Hejmenirante, mi vidis Miĥaelon, kiu estis el franclingva Nov-Brunsviko, dum li fumadis kaj promenadis sur la trotuaro. Li riverencis al mi, kiam mi alproksimiĝis. Mi poste montris al li la tajan riverencan saluton per premitaj manplatoj kaj diris taje: "Sawatdee khrap!" Miĥaelo ripetis ĝin. Li poste diris: "Estas ĉiaj kulturoj en la planedo, ĉu?" Ĵus pasis du sikoj, unu en nigra turbano, la alia en rozkolora.