🗣️ Translation & Context: Looking for the exact meaning, translation, or pronunciation of 'Nikki' in Esperanto? Memorizing flat dictionary definitions is slow. Read the English to Esperanto examples below, check your pronunciation with the native audio, and play the interactive games to master it instantly.
Nikki estas mia grek-kipra najbarino sur Lulu-insulo. Ŝia filo Georgo kaj lia japana edzino Ĉika kune kun iliaj hibridaj filinoj Ĥloe kaj Ana, kiuj iom scipovas la japanan, dividas domon. Georgo kaj Nikki scipovas la grekan. Ili scias, ke mi havas grekan devenon.
Dum la sunbrila bluĉiela mateno de la 13-a de aprilo de 2023, mi sidis en la teejo trinkante mian glacian nigran teon. Lizbeta la meksikanino venis tra la pordo, kaj ni salutis unu la alian; ŝi ankoraŭ instruas Sandancon kaj Zumbaon en pluraj lernejoj ĉi tie sur Lulu-insulo. Mi supozas, ke kelkaj homoj ĉe la tedomo sopiras la bruan ĵargonon de la tagangla de Greg kaj mi. Mi ĵus legis mian japanlingvan fantastan libron Tabi no Nakama, aŭ La Kunularo de l' Ringo, de la fama J.R.R. Tolkien. Reirante al mia domo, mi vidis la kipran grekinon Nikki kaj ŝian korean najbarinon, dum ili daŭrigis siajn ses rondojn ĉirkaŭ la kvartalo.
Ankoraŭ provante simpligi mian tagon posttagmeze de la 26-a de februaro de 2022, mi iris al la picejo, kaj survoje estis miaj grekkipraj najbaroj Nikki la patrino kaj Georgo la filo, kiu ĵus komencis fumi. Mi diris, ke li povus preni aliajn "kutimojn". Poste la konversacio ŝanĝiĝis al la temo de meksika kuirarto kaj ĝia kaŝata vario. Mi havis picon kaj dietan nigran eferveskaĵon ĉe la picejo, kie estis kelkaj sud-azianoj, kiel klientoj kaj vendisto, kaj ankaŭ Koknej-akĉentata blankulo. Hejmenirante, mi vidis Miĥaelon, kiu estis el franclingva Nov-Brunsviko, dum li fumadis kaj promenadis sur la trotuaro. Li riverencis al mi, kiam mi alproksimiĝis. Mi poste montris al li la tajan riverencan saluton per premitaj manplatoj kaj diris taje: "Sawatdee khrap!" Miĥaelo ripetis ĝin. Li poste diris: "Estas ĉiaj kulturoj en la planedo, ĉu?" Ĵus pasis du sikoj, unu en nigra turbano, la alia en rozkolora.